S. Francisco, de Portinari
Igreja da Pampulha, MG - Foto PSV 2016
Mais uma
reunião dos donos do mundo aconteceu em janeiro de 2019, en Davos, na Suíça,
como todo ano. Nosso presidente esteve lá, discursou e até expressou comunhão
com as preocupações ecológicas mundiais. O Brasil se posicionou no palco.
No primeiro
dia do encontro, uma entidade especializada publicou, com todas as letras, o
mapa da desigualdade no mundo. Chega a ser singelo:
- os 26
maiores bilionários do planeta somam uma fortuna de 1,4 trilhão de dólares,
equivalentes à soma da riqueza de metade da população - 3,8 bilhões de pessoas;
em 2017, eram “necessários“ 47 bilionários para a mesma proporção;
- a pobreza
da população mais pobre aumentou em 11 %;
- a taxa de
impostos pagos por empresas tem caído nas últimas décadas;
- se 1% dos
mais ricos pagassem 0,5% a mais de impostos, haveria dinheiro para educar 262
milhões de crianças e dar assistência médica a 3,3 milhões de pessoas.
Dados
mostram que o Brasil se encontra entre os países de maior desigualdade social,
no mundo.
Em 2018, a
ONU informou que quase 1 bilhão de pessoas passam fome no mundo, e os números
vêm piorando, na última década.
Fala-se em
janeiro, em fevereiro parece que o assunto já morreu. Mas... não é escandaloso?
Talvez criminoso? Não salta aos olhos que o sistema econômico mundial está
doente? Ou se trata de simples irresponsabilidade, cegueira, crueldade?
Por que se
fala de tantos escândalos e se silencia sobre este?
Não foi por
situação semelhante que fizeram uma revolução na França, no século 18?
ĈU NE
SKANDALO?
Unu plia
kunsido de la mastroj de la mondo okazis en januaro 2019, en Davos, Svisujo,
kiel ĉiujare. Nia prezidento tie ĉeestis, paroladis kaj eĉ esprimis konsenton
pri mondaj ekologiaj zorgoj. Brazilo okupis pozicion sur la podio.
Je la unua
tago de la kunsido, faka asocio publikigis, per ĉiuj literoj, la mapon de
malegaleco en la mondo. Ĝi estas eĉ milde simpla:
- 26 plej
grandaj miliarduloj sur nia planedo kune havas riĉaĵon de 1,4 biliono
(duiliono) da dolaroj, kio ekvivalentas al la tuta posedaĵo de duono de la
homaro - 3,8 miliardoj da homoj; en la jaro 2017 estis ”necesaj“ 47 miliarduloj
por la sama proporcio;
- la
malriĉeco de la plej malriĉaj pliiĝis je 11 %;
- la kvanto
da impostoj pagataj de entreprenoj falis dum la lastaj jardekoj;
- se 1 % el
la plej riĉaj homoj pagus 0,5% pli da impostoj, estus rimedoj por eduki 262
milionojn da infanoj kaj por medicina asistado al 3,3 milionoj da homoj.
Datumoj
montras, ke Brazilo troviĝas inter landoj de plej granda socia malegaleco en la
mondo.
En la jaro
2018, U.N. informis, ke preskaŭ 1 miliardo da homoj malsatas en la mondo, kaj
ke tiuj ciferoj laŭgrade malboniĝis, dum la lasta jardeko.
Oni parolas
en januaro, en februaro ŝajne la temo jam mortis. Sed... ĉu tio ne estas
skandalo? Eble krimo? Ĉu ne estas evidente, ke la ekonomia sistemo en la mondo
estas malsana? Aŭ temas simple pri senrespondeco, blindeco, krueleco?
Kial oni
elstarigas tiom da skandaloj kaj silentas pri ĉi tiu?
Ĉu ne pro
simila situacio oni faris revolucion en Francujo, en la 18-a jarcento?
A indignação do blogueiro é mais que justificável. Ótimo texto. O assunto não podia passar em branco.
ResponderExcluirVera hontinda situacio!
ResponderExcluirMi pensas, kr multe pli grava ol tio estas ne trovi esperon tion solvi...
ResponderExcluirVerŝajne la dubo inter 'skandalo' aŭ 'krimo' estas retorika. Vorto kapabla esprimi tion simple estas nepublikebla. Fivorto donas palan ideon pri la dramo de baldaŭaj mortintaj viktimoj de tiuj absurdaj avaruloj. Maldecaĵo!
ResponderExcluir