quarta-feira, 10 de novembro de 2021

o peso do corpo

 



PSV - nov 2021

Gente rica flutuando alegremente dentro de uma cápsula espacial. Brincam como crianças, felizes por não sentir o próprio peso. Visitam a órbita da Terra, por obra da Ciência e do dinheiro. Não fosse pela contribuição que talvez concedam ao progresso, eu diria que estão a esbanjar, por alguns minutos de imponderáveis cambalhotas. Muitos milhões. É verdade que veem pela janela uma infinita paisagem sideral, se calhar com a impressão de que o fazem de perto. Retornam da breve vilegiatura como heróis privilegiados, com nomes gravados na História. 

A aventura é espantosa, mas não me apetece: prefiro os pés no chão, enquanto posso suportar o peso do corpo, ainda que precariamente. E olhar de perto os homens e as coisas do mundo, com vagar, tentando compreender. 

 

Korpopezo

 

Riĉaj homoj gaje ŝvebas en spac-kapsulo. Ili ludas kiel infanoj, feliĉaj, ke ili ne sentas sian propran pezon. Ili vizitas la orbiton de la Tero, danke al Scienco kaj al mono. Se ne estus la kontribuo, kiun ili eble donas al progreso, mi dirus, ke ili malŝparegas por kelkaj minutoj da senpezaj kaprioloj. Multajn milionojn. Estas vero, ke ili vidas tra la fenestro senfinan kosman pejzaĝon, eventuale kun la impreso, ke ili tion faras de proksime.  Ili revenas de la mallonga ekskurso kiel privilegiaj herooj, kun nomoj gravuritaj en la Historion. 

La aventuro estas mirinda, sed ne allogas min: mi preferas miajn piedojn sur la grundo, dum mi povas elporti la korpopezon, eĉ se apenaŭ. Kaj rigardi de proksime la homojn kaj la aferojn en la mondo, malrapide, penante kompreni. 


9 comentários:

  1. Se me couber um lugar nessa fila de viagens espaciais, que seja o último. Já temos problemas e desafios demais, a começar de um bem antigo, a fome, para nos dar o luxo de querer visitar o espaço. Aqui é a nossa casa. Que saibamos viver bem nela com equidade e justiça em todos os âmbitos.

    ResponderExcluir
  2. Unue iom ironia priskribo pri petola ekskurso de "riĉaj homoj [kiuj] gaje ŝvebas en spac-kapsulo". La persona prefero de la verkisto nur venas je la fino, por evidentigi kontraston. Jen la teksto-kulmino: "rigardi de proksime la homojn kaj la aferojn en la mondo, malrapide, penante kompreni". Brile!

    ResponderExcluir
  3. Verkistoj, poetoj, kinegrafistoj, sorĉistinoj, mediumoj kaj amantoj de la libereco kaj imagpovo jam delonge ŝvebas en la spaco sen bezoni specialajn kapsulojn nek malŝpari tro da mono, ĉu?
    Se tiuj aventuroj iom kontribuos por la progreso, ni ilin bonvenigu.

    ResponderExcluir
  4. Este comentário foi removido pelo autor.

    ResponderExcluir
  5. "Ne amasigu via trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto detruas kaj kie ŝtelistoj subfosas kaj ŝtelas, sed amasigu via trezorojn en la ĉielo ..."
    Tamen nun ĉio en la mondo estas sur la kapo kaj piedoj supre.

    ResponderExcluir