Da última prateleira da estante,
o livro me olhou com alguma nostalgia.
Acudi ao chamado
e me pus a folhear, distraído,
velhos versos vestidos de vago passado,
escapados da memória.
Num recanto de poesia,
dormitava uma folha de plátano,
amarelada pelo tempo.
Num último suspiro, ela murmurou, quase inaudível:
- Não se lembra? Era primavera!...
De sur la lasta breto en la ŝranko,
la libro rigardis min iom nostalgie.
Mi akceptis la alvokon,
kaj komencis foliumi, senatente,
antikvajn versojn vestitajn per svaga pasinteco,
eskapintajn el la memoro.
En angulo de poezio,
dormetis folio de platano,
flaviĝinta pro la tempo.
Per lasta spiro, ĝi murmuris, preskaŭ neaŭdeble:
- Ĉu vi ne memoras? Estis printempo!...
Leio na primeira página do jornal que um empresário chinês decidiu conceder aos seus empregados uma certa “licença infelicidade”. O direito a faltar ao trabalho, algumas vezes por ano, por estar passando por um momento de infelicidade. Fico a imaginar como lhe sobreveio a ideia. Talvez de um diálogo singelo com seu trabalhador:
- Por que faltaste ontem ao trabalho, meu jovem?
- Eu estava muito triste, meu patrão.
- Ah, lamento. Pode-se saber por que?
- Pode-se, mas não importa. Todo mundo fica triste de vez em quando.
Silêncio.
O patrão:
- Pois é justo. Trabalhar em estado de infelicidade infelicita o trabalhador e o fruto do trabalho. E isso acontece de tempos em tempos, por ser da natureza humana. Que os meus trabalhadores permaneçam em casa, nesses dias sombrios, até que se lhes reacenda uma luz no espírito. É justo.
Fico eu a cogitar se o chinês será mais infeliz que o brasileiro, o guatemalteco ou o marroquino. Ou o hindu, o tcheco, o indonésio. Se seria o caso de medir a infelicidade dos povos, do mesmo modo como se mede a sua felicidade – para destaque dos escandinavos, campeões da modalidade.
Acho que não. A felicidade talvez se possa medir; a infelicidade é sempre imensurável.
pri (mal)feliĉo
Mi legis sur la unua paĝo de ĵurnalo, ke ĉina entreprenisto decidis permesi al siaj dungitoj ian “forpermeson pro malfeliĉo’ Nome, la rajton manki en la laboro, kelkfoje dum la jaro, se ili trapasas momenton de malfeliĉo. Mi imagas, kiel venis al lia kapo tiu ideo. Eble tio estis simpla dialogo kun lia laboristo:
— Kial vi ne ĉeestis hieraŭ en la laborejo, kara junulo?
— Mi estis malĝoja, mia mastro.
— Ho mi bedaŭras. Ĉu oni povas scii, kial?
— Oni povas, sed tio ne gravas. Ĉiu homo malĝojiĝas, foje.
Silento.
La mastro:
— Nu, estas juste. Labori en stato de malfeliĉo malfeliĉigas la laboriston kaj la frukton de lia laboro. Kaj tio okazas, de tempo al tempo, ĉar ĝi estas la homa naturo. Miaj laboristoj restu hejme, dum tiuj ombraj tagoj, ĝis lumo revekiĝas en ilia spirito. Estas juste.
Mi konjektas, ĉu ĉinoj estas pli malfeliĉaj ol brazilanoj, gvatemalanoj, aŭ marokanoj. Aŭ hindoj, ĉeĥoj, indonezianoj. Ĉu indus mezuri la malfeiĉecon de popoloj, same kiel oni mezuras ilian feliĉon — en ĉi tio elstaras skandinavoj, ĉampionoj en tiu fako.
Mi supozas, ke ne. Feliĉon eble oni povas mezuri; malfeliĉo estas ĉiam nemezurebla.
há um menino que gosta de ipês.
De sua alta janela, pincela cores,
espalha pelos campos os alegres buquês coloridos.
Os pássaros adejam versos à roda dele,
as nuvens o acariciam com fresca umidade,
o vento canta para ele em calmo silêncio.
O menino paira.
O mundo está salvo.
Ne for de ĉi tie
estas knabo, kiu amas ipeojn*.
De sia alta fenestro li strekas kolorojn,
inventas parfumojn,
dismetas tra la kampojn gajajn kolorajn bukedojn.
Birdoj flugigas versojn ĉirkaŭ li,
nuboj lin karesas per freŝa humido,
vento kantas al li en trankvila silento.
La knabo ŝvebas.
La mondo estas savita.
*Ipeo: arbo ofte trovebla en Brazilo (Handroanthus impetiginosus).
Um bom amigo, a certa altura, decidiu mostrar-lhe um erro. Ele o cometera havia muitos anos mas, como se sabe, o tempo não apaga os erros, ao contrário da memória, que luta por sepultá-los. Ele de fato cometera aquele erro, por mais mais incômodo que fosse reconhecê-lo. A primeira reação é sempre a justificativa.
— Mas eu tive motivos... fiz aquilo porque...
Além de não abrandar a alma, as justificativas vão causando um constante remoer do passado, uma ruminação obsessiva, cujo único resultado costuma ser uma curiosa, dolorosa metamorfose. Não que o erro se transforme em inseto, mas em algo pior: em culpa. Seu erro, tantos anos decorridos, agora se arvorava em culpa, em dorida culpa. Desceu ao porão da infância, com seus labirintos, para vestir a túnica pesada do remorso. Com o reconhecimento do erro, ele ainda poderia aprender alguma coisa; com a culpa, só lhe cabia gemer.
...
Vagou algum tempo nessa espécie de subterrâneo da alma, até que uma tênue luz o ajudou a voltar ao rés-do-chão de sua vida mental. Essa luz era simplesmente um pensamento claro e sincero:
— Errei mesmo! Estupidamente! Lamento muito. Se puder remendar, estou pronto. Espero errar menos, a partir de agora. Peço desculpa.
...
E aqui se encontra ele, de novo, na superfície incerta do mundo, às voltas com suas escolhas, até o último dos dias.
metamorfozo
Alvenis momento, kiam bona amiko decidis montri al li misfaron. Li estis aginta mise, antaŭ multaj jaroj, sed oni scias, ke la tempo ne forviŝas misfarojn, male ol la memoro, kiu strebas ilin sepulti. Li efektive estis plenuminta tiun earon, eĉ se tre malkomforte estis rekoni tion. Lia unua reago estis provo sin pravigi.
— Sed mi havis kialojn... mi tion faris, ĉar...
Krom ne mildigi la animsenton, pravigoj iom post iom kaŭzas konstantan revenadon al la pasinteco, ian obsedan remaĉadon, kies sola rezulto kutime estas kurioza, dolora metamorfozo. La misfaro ja ne transformiĝas en insekton, sed en ion eĉ pli malbonan: en kulpon. Lia eraro, post tiom da jaroj, nun aplombis kiel kulpo, dolora kulpo. Li descendis al la subtera etaĝo de infanaĝo, kun ĝiaj labirintoj, por surmeti la pezan mantelon de kulposento. Rekoninte sian misfaron, li ankoraŭ povus lerni ion; ene de kulpo, nur restis al li ĝemado.
...
Dum iom da tempo li vagis en tiu speco de subtera regiono de la animo, ĝis malforta lumo lin helpis reveni al la teretaĝo de sia mensa vivo. Tiu lumo estis simple unu klara, sincera penso:
— Jes, mi eraris! Tute stulte! Mi tre bedaŭras. Se mi povas realĝustigi tion, mi estas preta. Mi esperas malpli ofte misfari, de nun. Mi pardonpetas.
...
Kaj jen li staras denove sur la necerta surfaco de la mondo, okupita per siaj elektoj, ĝis la lasta tago.
Nas madrugadas de inverno,
bem-vindo o toque da coberta macia
que acaricia e conduz
ao sono calmo e ao sonho misterioso.
Nas madrugadas de solidão,
bem-vindo o som da palavra suave
que sossega e revela
pensamento claro e sentimento criativo.
A palavra agasalha.
frumatenoj
En vintraj frumatenoj,
bonvenon al la tuŝo de mola litkovraĵo,
kiu karesas kaj kondukas
al trankvila dormado kaj al mistera sonĝo.
En solecaj frumatenoj,
bonvenon al la sono de milda parolo,
kiu kvietigas kaj montras
klaran penson kaj kreopovan senton.
La parolo varmige vestas.