terça-feira, 3 de julho de 2018

ISMAEL NERY EM DESTAQUE


Sem a atenção que merece, está aberta no Museu de Arte Moderna de São Paulo, até agosto,  uma belíssima exposição: “Ismael Nery – feminino e masculino”. Vale a pena conferir. São quase duzentas obras deste importante artista brasileiro do início do século 20, um pioneiro da renovação artística em nosso país.
São, em sua maioria, quadros de pequenas dimensões físicas e enorme impacto estético. Chama a atenção a quantidade de autorretratos, a confirmar o narcisismo do autor, de mistura com uma tendência a retratar a androginia, que era um de seus temas mais importantes. O moderníssimo Nery andava já às voltas com as questões de gênero, tão em voga, um século depois. Voltando ao título da exposição, não custa reparar que nele se colocou o feminino antes do masculino. Provocação?
Ismael Nery nasceu no Pará, em 1900. Radicou-se no Rio, casou com a escritora Adalgisa Nery e sabia aparecer em sociedade. Era bonito, inteligente, polemista, poeta, grande dançarino e fervoroso católico. Desenvolveu um pensamento filosófico pessoal, o essencialismo; transitou pelo surrealismo, influenciou-se por Picasso e morreu de tuberculose, aos 33 anos de idade.



ISMAEL NERY ELSTARE

Sen la meritata atento, okazas en la Muzeo de Moderna Arto, en San-Paŭlo, ĝis aŭgusto, belega ekspozicio: “Ismael Nery – femina kaj maskla”. Valoras la penon kontroli. Ili estas preskaŭ ducent verkoj de tiu grava brazila artisto de la komenco de la 20-a jarcento, ia pioniro en la renovigo de arto en nia lando.
                  Ili estas plej ofte pentraĵoj negrandaj, sed kun grandega estetika forto. Vekas la atenton la kvanto da memportretoj, kio konfirmas la narcisismon de la aŭtoro, mikse kun inklino portreti “homan androginecon”, kio estis unu el liaj plej gravaj temoj. La tre moderna Nery jam tiam konsideris demandojn pri sekso, kiu nun, unu jarcenton poste, estas tute aktuala. Se reveni al la titolo de la ekspozicio, indas rimarki, ke oni almetis la feminecon antaŭ la maskleco.  Ĉu provoko?  
Ismael Nery naskiĝis en la brazila ŝtato Pará, en la jaro 1900. Li loĝis en Rio, edziĝis al la verkistino Adalgisa Nery kaj scipovis aperi en la societo. Li estis bela, inteligenta, polemikema poeto, granda dancisto kaj fervora katoliko. Li kreis personan filozofian penson, nome esencismon; li alprenis surrealismon, influiĝis de Picasso kaj mortis de ftizo, 33-jara.









5 comentários:

  1. Bela kaj detala raporto!
    Mi pensas, ke poste viaj eksplikoj viaj legantojm cxefe la logxantoj en San Paulo, vizitos la ekspozicion, cxu?
    Gratulon, Paulo.

    ResponderExcluir
  2. Se li estus fizike inter ni, certe estus grava centro de komentarioj.

    ResponderExcluir
  3. Ótimo post! Exposição de dar água na boca!

    ResponderExcluir
  4. Antaŭ longe mi vizitis similan ekspozicion en Rio de Janeiro, kaj mi al mi ege plaĉis la belegaj poemoj de Ismael Nery!

    ResponderExcluir
  5. Gravas 'remalkovri' forgesitajn talentulojn, ĵeti lumon sur niajn artistojn.

    ResponderExcluir