quarta-feira, 19 de setembro de 2018

COMEMORATIVO

Foto PSV 



no dia em que nasci
veio comigo o gerânio vermelho
que habita o canteiro
da varanda ensolarada
onde há cadeiras de vime

no dia em que nasci
veio comigo o cão de pelo curto
olhar inocente
a escavar a terra
e urinar pelos cantos

no dia em que nasci
veio comigo a chuva fina
que lava as folhas empoeiradas do estio
acaricia a terra
e passa

no dia em que nasci
veio comigo a cor bege
o jogo de damas
o leito do rio
a mosca da fruta
o som do violoncelo
a maresia

no dia em que nasci
veio comigo um verso tolo 


MEMORDATO

kiam mi naskiĝis
alvenis kun mi ruĝa geranio
kiu loĝas en bedo
en sunoplena verando
kie staras seĝo el stangoj

kiam mi naskiĝis
alvenis kun mi mallonghara hundo
naivokula
skrapanta la grundon
urinanta tie kaj tie

kiam mi naskiĝis
alvenis kun mi pluveto
kiu lavas polvoplenajn foliojn en seka sezono
karesas la grundon
kaj forpasas

kiam mi naskiĝis
alvenis kun mi la koloro beja
la damludo
la riverfundo
la bananmuŝo
la sono de violonĉelo
la maraero

kiam mi naskiĝis
alvenis kun mi malsaĝa verso

4 comentários:

  1. Kiam vi naskiĝis,
    alvenis kun vi
    brilverda stelo,
    kiu sidas en via koro
    porĉiam!

    ResponderExcluir
  2. Kiam vi naskiĝis
    Alvenis kun vi talento, malkvieto
    De brila poeto.
    Alvenis petola saĝo:
    Ŝajnigi malsaĝa
    Vian modestan verson.

    ResponderExcluir
  3. Gratulon! Kiam vi naskiĝis la mondo gajnis poeton...

    ResponderExcluir