sábado, 1 de setembro de 2018

O ELÉTRICO

Foto PSV - agosto 2018



sobre trilhos polidos
que se encontram no infinito
sobe desce flana plana
o singelo amarelo
lépido elétrico
de Lisboa

leva gente leva sonhos
leva-me a alma
o comprido girassol inquieto
o tépido elétrico
de Lisboa

engole e despeja
homens distraídos
que sem saber passeiam
sobre pedras lisas séculos ásperos
o épico elétrico
de Lisboa

em mim flutua ainda
ainda agora cá fora
nostálgico e mágico
amarelo e envidraçado
o intrépido elétrico
de Lisboa



la tramo

sur helaj reloj
kiuj renkontiĝas en la senfino
suprensuben promenas ŝvebas
la rava flava
la ama tram´
en Lisbono

portas homojn portas sonĝojn
portas mian animon
la longa malkvieta sunfloro
la sama tram´
en Lisbono

englutas elsputas
senatentajn homojn
kiuj senscie promenas
sur glataj ŝtonoj malglataj jarcentoj
la drama tram´
en Lisbono

en mi flosas ankoraŭ
ĉi-for ankoraŭ
nostalgia magia
flava kun vitraj fenestroj
 la lama tram´
en Lisbono

4 comentários:

  1. Krom la rafinita, ambaŭlingve altkvalitaj poemoj mem, jen majstre altkvalitas ankaŭ la versio esperanta, same plena je belsonaj eltrovoj kaj semantikaj juveloj, ili mem apartaĵoj. Ridete kaj silente lernas mi multe el tiu delikata poezia arto.

    ResponderExcluir
  2. Belo poema, rápido ágil lépido como o bólido lusitano!

    ResponderExcluir
  3. Jen du magiaj, mirindaj, rafinitaj poemoj, kiuj min forprenas, kaj denove transportas min al Lisbono. Kaj promenigas min per la fama tramo, la ama tramo, la drama tramo, la rava sunfloro, la flava tramo
    la poezia tramo de Lisbono...kaj mi ploras...

    ResponderExcluir
  4. Bedaŭrinde mi ne iris al la Kongreso en Lisbono, sed vi majstre liveras al mi iom da ties agrablan etoson. Korajn gratulojn kaj dankojn.

    ResponderExcluir