PSV - Dez. 2018
Rosa é negra e não tem os dentes
da frente. A boca está sempre entreaberta e cheia de saliva, efeito dos
medicamentos que toma para esquizofrenia. Tem gestos lentos, fala mansa e
escassa, olhar parado. Perambula pelos
corredores do abrigo, sempre de cabeça baixa, como se refletisse profundamente,
ou como se procurasse algum objeto que
lhe tenha caído das mãos. Mas Rosa não possui nada que possa deixar cair. Veste
roupas que lhe dão, usadas, sandálias de borracha surradas e uma pulseira de
elástico colorido, da qual muito se orgulha.
Rosa mora no abrigo para idosos
pobres, há anos. Dali só sai para fazer exames de sangue, uma vez por ano. O
restante do tempo é para perambular pelos corredores ou para olhar para uma
televisão antiga, de imagem pouco nítida e som chiado. Nos últimos anos, Rosa
tem frequentado aulas de alfabetização que uma simpática jovem voluntária
oferece, uma vez por semana. Copia com capricho as letras e algarismos num
caderno doado, do qual evidentemente as folhas escritas foram arrancadas, e
deixadas ainda algumas, em branco. Rosa já identifica bem os números de 1 a 10.
Toda semana vem o médico. Ele
conversa com alguns idosos, examina alguns deles, preenche papéis, dá
instruções. Sempre troca umas palavras com Rosa, simpático. Nesse dia, Rosa se
apronta, veste uma blusa colorida e a sandália de sair à rua. E mostra ao
doutor a lição da semana, da aula de alfabetização. Ele sempre elogia:
- Bonita letra, Rosa! Parabéns!
Hoje, faltando poucos dias para o
Natal, Rosa tomou coragem. Ao se despedir do médico, disse baixinho:
- Queria ganhar um relógio de
pulso, de Natal... Daqueles que mostram as horas com números, numa telinha.
O médico estacou, surpreso.
- Um relógio, Rosa? Você sabe ver
hora?
- Quero aprender...
Ele pensou, um instante. Depois
voltou a perguntar:
- E para quê você quer saber a
hora, Rosa?
Agora foi ela que parou para
pensar. Afinal, envergonhada, explicou:
- Outro dia, a professora disse
que o tempo anda passando muito depressa. Eu não entendi aquilo. Não consigo
entender o que é o tempo passando. Ela disse que era só olhar o relógio, que eu
entendia. Agora fico pensando nisso dia e noite. Se tivesse um relógio...
Rosa interrompeu a explicação com
um sorriso tímido.
No dia seguinte, o doutor trouxe
um relógio de pulso digital e o prendeu no braço esquerdo de Rosa.
- Depois me diga, Rosa, se de
fato o tempo passa, ou é conversa. Feliz Natal!
ETA KRISTNASKA RAKONTO
Roza estas negrino kaj ne havas siajn frontajn
dentojn. Ŝia buŝo estas ĉiam malfermita kaj plena de salivo, pro la
medikamentoj, kiujn ŝi englutas, kontraŭ skizofrenio. Ŝi moviĝas malrapide,
parolas milde kaj malmulte, ŝia rigardo estas senesprima. Ŝi iradas en la
koridoroj de la maljunulejo, ĉiam kun la kapo turnita malsupren, kvazaŭ ŝi
profunde meditus, aŭ kvazaŭ ŝi serĉus iun objekton, kiu falis el ŝia mano. Sed
Roza nenion posedas, kiu povus fali. Ŝi surhavas vestojn donacitajn, uzitajn,
sandalojn el kaŭĉuko trivitajn kaj koloran bracelecton el kaŭĉuko, pri kiu ŝi
multe fieras.
Roza loĝas en maljunulejo por malriĉaj
homoj, de jaroj. El tie ŝi eliras nur por sangekzamenoj, unufoje en ĉiu jaro.
La ceteran tempon ŝi iradas laŭ la koridoroj aŭ rigardas malnovan
televidaparaton kun malklara ekrano kaj sibilanta sono. Dum la lastaj jaroj,
Rosa frekventas lecionojn por alfabetigo, kiujn simpatia juna volontulino
proponas, unufoje en ĉiu semajno. Ŝi zorgeme kopias literojn kaj ciferojn sur
donacita kajero, el kiu, evidente, oni forprenis skribitajn
foliojn, lasante ankoraŭ kelkajn neskribitajn. Roza jam lerte konas la numerojn
de 1 ĝis 10. Ĉiusemajne alvenas kuracisto. Li parolas al kelkaj maljunuloj,
ekzamenas kelkajn el ili, skribas paperojn, donas instrukciojn. Li ĉiam
interŝanĝas kelkajn vortojn kun Roza, simpatie. Tiun tagon, Roza sin pretigas,
surmetas koloran bluzon kaj la sandalojn uzatajn por iri surstrate. Kaj ŝi
montras al la doktoro sian semajnan lecionon, el la alfabetiga kurso. Li ĉiam
laŭdas:
- Via skribo estas bela, Roza! Gratulon!
Hodiaŭ, ĉar mankas malmultaj tagoj ĝis
la Kristnasko, Roza prenis al si kuraĝon. Kiam ŝi adiaŭis la kuraciston, ŝi
mallaŭte diris:
- Mi volus gajni brakhorloĝon, en la
Kristnasko... Kiu montras la horon per ciferoj, sur ekraneto.
La kuracisto ekmiris.
- Horloĝon, Roza? Ĉu vi scipovas
rigardi la horon?
- Mi volas lerni...
Li pensis dum momento. Poste li denove
demandis:
- Kaj por kio vi volas scii, kioma horo
estas, Roza?
Nun estis ŝi, kiu pensis. Fine,
honteme, ŝi klarigis:
- Unu tagon, la instruistino diris, ke
la tempo nun pasas tre rapide. Mi ne komprenis tion. Mi ne povas kompreni, kio
estas pasanta tempo. Ŝi diris, ke sufiĉas rigardi horloĝon, kaj mi komprenos.
Nun mi pensas pri tio tagnokte. Se mi havus horloĝon...
Roza interrompis la klarigon kun timema
rideto.
La sekvan tagon, la doktoro alportis
ciferecan brakhorloĝon, fiksis ĝin al la maldekstra brako de Roza.
- Poste vi diru al mi, Roza, ĉu
efektive la tempo pasas, aŭ ĉu temas pri blago. Feliĉan Kristnaskon!
Tenera raporto, mia kara amiko.
ResponderExcluirKiel la mondo bezonas tiujn delikatajn sentojn...
Dankon!
Unuvorte, mirindaĵo humanisma. Poezia maniero demandi, ĉu la tempo ja paŝas.
ResponderExcluirBela kristnaska rakonto! Certe la kuracisto donacis al Roza neforgeseblan Kristnaskon!
ResponderExcluirLeginda kaj pripensinda kristnaska rakonto! La poeto nin regalis per bela donaco! Dankon, Paulo!
ResponderExcluirKortuŝa rakonto! Mi opinias ke ĝi estas plena je poezia prozaĵo.
ResponderExcluirBedaŭrindaj tiuj kiuj neniam vivis Inter simpluloj.ili perdis multajn lecionojn pri valoroj
ResponderExcluirNosso pai iria se orgulhar desse filho capaz de escrever um conto tão lindo! Emocionante a descrição da personagem. Feliz Natal a todos os seus admiradores, Paulo.
ResponderExcluirKiel matuzalemulo kies viglecoj neeviteble iom korodiĝas, tuŝis min la rakonto.
ResponderExcluir