Foto PSV, 2017
um pequeno texto
sobre o professor Marcelo Gleiser, que vem de receber o Premio Templeton,
considerado o Nobel da Espiritualidade. O físico e astrônomo, professor numa
universidade americana, é o primeiro sul-americano a alcançar a honraria, que o
coloca ao lado de Madre Teresa de Calcutá e do Dalai Lama. Passou a vida a
popularizar ciência em linguagem acessível e a mediar o diálogo entre ciência e
religião. Luta por uma religiosidade moderna e arejada e por uma ciência que
admita a espiritualidade como outro modo válido de ver o mundo. Ele mesmo não é
formalmente religioso, acredita na possibilidade de convivência entre esses
dois canais de entendimento.
Comentei o assunto
com dois amigos que prezo e respeito, e fiquei surpreso com as respectivas
reações, que aqui resumo:
1.Esse homem está “em
cima do muro”. Nunca explica essa chamada espiritualidade. Quer ficar bem com
todo mundo. Tem cheiro de demagogia.
2.Não gosto do jeito
dele. É mais um político que não define bem os termos. Fica só na
diplomacia.
Não prolonguei a
questão, por não vislumbrar saída. Só comigo, ainda penso que o exercício da
composição, da tolerância, da busca do entendimento e dos pontos em comum entre
visões diferentes , andam mesmo em baixa. Intermediação e diplomacia passam a
significar engodo.
Sinto falta de mais
pessoas no mesmo caminho do professor Marcelo Gleiser.
SUR LA MURO?
Mi publikigis en http://esperantaretradio.blogspot.com/2019/06/brazila-fizikisto-inter-scienco-kaj.html
etan tekston pri
profesoro Marcelo Gleiser, kiu ĵus ricevis la Premion Templeton, konsideratan
la Nobel-premio de Spiriteco. La fizikisto kaj astronomo, profesoro en usona
universitato, estas la unua sudamerikano, kiu atingis tiun honoron, kaj nun
staras apud Monaĥino Teresa el Kalkuto kaj Dalai-Lamao. Li pasigis la vivon
popularigante sciencon per facile komprenebla lingvaĵo, kaj perante dialogon
inter scienco kaj religio. Li batalas por ia religio moderna kaj
aerumita, kaj por ia scienco, kiu akceptas spiritecon kiel alian validan
manieron vidi la mondon. Li mem ne estas formale religiema, li kredas pri la
ebleco de kunvivado inter tiuj du komprenkanaloj.
Mi parolis pri tiu
temo kun du amikoj, kiujn mi estimas kaj respektas, kaj mi surpriziĝis pro la
koncernaj reagoj, kiujn mi ĉi tie resumas:
1.Tiu homo “sidas sur
muro“. Li neniam klarigas la tiel nomatan spiritecon. Li deziras la simpation
de la tuta mondo. Tio odoras je demagogio.
2.Al mi ne plaĉas lia
sinteno. Li estas prefere ia politikisto, kiu ne bone difinas la terminojn. Li
restas en diplomatio.
Mi ne plilongigis la
aferon, ĉar mi ne vidis solvon. Nur kun mi mem, mi ankoraŭ pensas, ke la
praktikado de interkonsento, de toleremo, de serĉado pri interkompreno kaj pri
komunaj punktoj inter malsmaj vidpunktoj, ja estas senprestiĝa, nuntempe. Pens-perado
kaj diplomatio nun signifas trompon.
Mi sentas bezonon de
pli da homoj sur la sama vojo de profesoro Marcelo Gleiser.
De fato, eu queria entender o que Gleiser chama de espiritualidade. Mas ele não define bem. Porém, como exercício de tolerância vai muito bem.
ResponderExcluirAl mi tre plaĉas la verkoj de Profesoro Marcelo Gleiser. Mi opinias, ke li ne "sidas sur la muro"; nur mankas al li guteto de malfiereco por agnoski Dion.
ResponderExcluirRilato inter Scienco kaj Spiriteco estu komprenata laŭ Historio. Ambaŭ naskiĝas ene de homa psiĥo. Tiusence, ili same valoras. Ankaŭ la opinio de ĉiu amiko respegulas nian historian momenton. Alia brila verkaĵo de Paulo Viana.
ResponderExcluir