domingo, 5 de setembro de 2021

um dia no ano

 


Dia 4 de setembro é o Dia Nacional de Leitura da Polônia. A iniciativa é interessante e já tradicional, naquele país. Nesse dia, toda a população é convidada para a leitura, individual ou coletiva, de trechos de uma obra de importante autor polonês. O autor e o texto escolhidos ficam adrede anunciados, para que nos parques, praças, lares, clubes, salões, restaurantes, bares,  transportes públicos, ou quaisquer outros lugares, os poloneses festejem a nação por meio da literatura, por alguns minutos. Já aconteceu de um paraquedista ler o livro enquanto descia ao solo!

A iniciativa tem tido tamanha repercussão que o convite se estendeu a outros países. Mas como é que pessoas de outros países poderiam participar, sem saber polonês? Por meio de traduções, claro. No Brasil, um grupo de Esperantistas, liderados pelo ativista da Língua Internacional Álvaro Motta, do Rio de Janeiro (e descendente de poloneses) resolveu convocar um grupo para leitura da obra do ano, em tradução para o Esperanto. Será por plataforma virtual. Depois, envia-se a gravação para o governo da Polônia, que sempre retribui com simpático cumprimento. Vale pelo bonito sentido simbólico do gesto: fraternidade entre os povos, por meio da arte. 

Como seria bom se o povo brasileiro, um dia no ano, se unisse para ler Machado de Assis, José de Alencar ou Guimarães Rosa, para o bem da nação! 

 

UNU TAGON EN ĈIU JARO!

 

La 4-a de septembro estas Tago de Nacia Legado en Pollando. Tiu iniciato estas interesa kaj jam tradicia, en tiu lando. Tiun tagon, la tuta loĝantaro estas invitita por legado individua aŭ grupa de fragmentoj de verko de iu grava pola aŭtoro. La elektitaj aŭtoro kaj teksto estas anticipe anoncitaj, por ke en parkoj, placoj, hejmoj, kluboj, salonoj, restoracioj, kafejoj, publikaj transportiloj aŭ ĉie ajn, poloj festu la nacion per literaturo, dum kelkaj minutoj. Jam okazis, ke paraŝutisto legis la libron dum li malsuprenvenis sur la grundon!

Tiu iniciato tiel furoris, ke la invito transpasis al aliaj landoj. Sed kiel homoj en aliaj landoj povus partopreni, sen scio de la pola lingvo? Per tradukoj, kompreneble. En Brazilo, grupo da Esperantistoj, sub la gvidado de la aktivisto Álvaro Motta, en Rio de Janeiro (li estas pranepo de poloj) decidis kunigi grupon por legado de la ĉi-jara verko, en traduko al Esperanto. Ĝi okazos per virtuala platformo. Poste, oni sendas la registron al la pola registaro, kaj ĝi ĉiam reagas per simpatia saluto. La afero valoras pro la bela simbola senco de tiu ago: frateco inter popoloj, pere de arto.

Kiel bele estus, se la brazila popolo, unu tagon en ĉiu jaro, unuiĝus por legi Machado de Assis, José de Alencar aŭ Guimarães Rosa, por la bono de la nacio!

9 comentários:

  1. Vi pravas, mia kara amiko, instigante nian popolon imiti la sintenon de niaj polaj samideanoj...
    Ni varme gratulas al nia Alvaro pro la bela iniciativo!

    ResponderExcluir
  2. Toda iniciativa cultural é bem-vinda! Chiu kultura iniciato estas bonvena!

    ResponderExcluir
  3. Karega Paulo, estas mi, kiu dankas la valoran partoprenon de vi en chiuj polaj legadoj. Ghi chiam donas al mi la forton por sekvi antauen. Same kiel la partoprenoj de niaj aliaj karaj esperantaj geamikoj. Kaj mi plene konsentas kun vi: tiu iniciato ja meritas esti daurigata en aliaj landoj, kiel ekzemple, en Brazilo. Literaturo povas ludi gravan rolon por la plifortigo de harmonio kaj solidareco inter ni brazilanoj. Kaj por krei ponton de paco kaj amikeco kun kulturoj de aliaj landoj, la tradukoj estas ege gravaj. Se ni povas partopreni en tiu pola agado, ni shuldas al la afablaj tradukantoj de tiuj verkoj al Esperanto. Via ideo etendi tiun iniciaton en Brazilo estas ege subteninda! Kaj mi plene alighas al ghi!

    ResponderExcluir
  4. Ideias maravilhosas! podiamos começar com os vizinhos.rsrs

    ResponderExcluir
  5. ANTAÙEN,BRAVA ÁLVARO MOTTA! SENDUBE VI MERITAS C'IES APOGON KAJ APLAÙDON. Amarilio

    ResponderExcluir
  6. Gratulon al ĉiuj legantoj! Aplaŭdoj al Alvaro!

    ResponderExcluir
  7. Kara Paulo. Mi, kiel pollandano, kun intereso koniĝis kun via supra blogo. La iniciato de la brazila grupo gvidata de Álvaro Motta, en Rio de Ĵaneiro, estas aprezinda. Mi scias, ke esperantistoj en Sofio, Bulgario, subtenas la iniciaton pri Pola Legado kunlabore kun la tiea Pola Instituto. Por la ĉi-jara Nacia Legado en Pollando oni elektis la dramon de Gabriela Zapolska (1857-1921) “La moralo de sinjorino Dulska” (pole “Moralność pani Dulskiej”). Ĝi estis libroforme eldonita en Varsovio en 1907, esperantigita ĉi-jare kaj eldonita de la Bjalistoka E-Societo. La legado en mia apudvarsovia urbo Legionowo [legjonovo] okazis en parko kaj mi havis mian kontribuon en voĉvolegado de fragmentoj de la dramo (rolo de filo de sinjorino Dulska). Kun elkoraj salutoj el Pollando Jerzy [jeĵi]/Georgo

    ResponderExcluir