Querido menino:
Chegas hoje ao décimo ano de
vida. Estás pois à porta da adolescência - que cada vez se abre mais cedo às
crianças – para dela passares à vida adulta. Neste dia, sinto a compulsão ingênua
de te deixar umas poucas palavras. Releva a escassa consistência delas.
Primeiro de tudo, não te esqueças
de guardar os teus brinquedos; são o que de mais precioso terás como documentos
de vida. Não deixes para trás a infância; mantém-na viva numa reserva da tua
alma. Podes precisar dela.
Abre a tal porta com alegria,
deixa de lado o medo e a insegurança diante de algo para o qual não te
prepararam; mantém esse teu riso maroto de quem sabe abraçar e pedir desculpa, quando
se equivoca. Tu já aprendeste: haverá tropeços, mas nenhum que te impeça de um
passo maior, exceto o último de todos os tropeços.
Antes de tudo, olha-te com
carinho, vê como és belo de corpo e sentimento. Isso te dará ânimo para as artimanhas
do mundo.
Ouve-te com atenção, quando a
primeira dúvida te assaltar; trata de te pacificar com ela, que será tua
constante companheira de viagem.
Não te preocupes em acertar mais
do que é permitido às pessoas reais; não há nada mais cansativo, tedioso e
desestimulante. Cuida antes de ser feliz, algumas vezes por dia.
Não percas tempo em julgar a outrem; assim te sobrará mais tempo e
tirocínio para avaliar a ti mesmo. Terás pela frente a constante necessidade de
reavaliação, da qual a maioria das pessoas foge, por ser sinuosa e trabalhosa.
Não incorpores o triste, não
incorpores o alegre; sê quem és, único. Não é preciso ser cópia.
E por último, por favor, eu te
faço um pedido de avô. Um dia, quando o céu estiver nublado e correr por
tua pele um vento frio de fim de outono;
quando estiveres profundamente só;
quando o teu olhar por um momento se tornar turvo, lembra: é inevitável. Ouve
Mozart, e isso se tornará mais brando.
Em dia de sol, ouve Vivaldi.
E, se possível, aprende
Esperanto.
Letero al nepo
Kara knabo:
Ci alvenis hodiaŭ al la deka vivojaro. Sekve, ci staras antaŭ la pordo
al adoleskeco - kiu pli kaj pli frue malfermiĝas al infanoj - kaj tra ĝi ci
pasos al la vivo de plenkreskuloj. En ĉi tiu tago, mi eksentas la naivan
impulson lasi al ci kelkajn, nemultajn vortojn. Pardonu ilian malmultan
konsiston.
Unue, ne forgesu konservi ciajn ludilojn; ili estas plej valoraj
dokumentoj pri cia vivo. Ne postlasu la infanan tempon; tenu ĝin vivanta en ia
rezervujo de cia animo. Eble ci bezonos ĝin.
Ĝoje malfermu tiun pordon, lasu flanken timon kaj heziton fronte al tio,
por kio oni ne preparis cin; konservu tiun cian ruzan ridon de homo, kiu
scipovas brakumi kaj pardonpeti, kiam li eraras. Ci jam lernis: okazos
stumbloj, sed neniu stumblo tiel forta, ke ci ne povos fari post ĝi eĉ pli
grandan paŝon, krom la lasta el ĉiuj stumbloj.
Super ĉio, rigardu cin mem ameme, vidu, kiel bela ci estas, korpe kaj
sente. Tio vigligos cin antaŭ la ruzaĵoj de la mondo.
Aŭskultu cin mem atente, kiam la unua dubo vin atakos; klopodu pacigi
cin kun ĝi, kiu estos cia konstanta vojaĝkunulo.
Ne klopodu trafi ĝustajn agojn pli ofte ol tio, kio estas permesata al
realaj homoj; nenio estas pli laciga, teda kaj malstimula. Provu prefere esti
feliĉa, kelkajn fojojn en ĉiu tago.
Ne perdu cian tempon juĝante aliulojn; tiel restos al ci pli da tempo
kaj prudento por taksi cin mem. Ci havos antaŭ ci la konstantan bezonon retaksi
cin mem, de kio plej multaj homoj forkuras, ĉar tio estas sinua kaj laboriga
afero.
Ne rolu kiel malĝojulo, ne rolu kiel ĝojulo; estu ci mem, unika. Ne
necesas esti kopiaĵo.
Kaj laste, bonvolu, mi petas kiel avo. Iun tagon, kiam la ĉielo estos
nuba kaj trakuros sur cia haŭto malvarma vento en malfrua aŭtuno; kiam ci estos
profunde sola; kiam cia rigardo momente nebuliĝos, tiam memoru: tio estas
neevitebla. Aŭskultu Mozarton, kaj tio mildigos ĝin.
En suna tago, aŭskultu Vivaldi.
Kaj se eble, lernu Esperanton.