quarta-feira, 2 de dezembro de 2015

PADECIMENTO


Formou-se do fundo do quintal
uma escultura rosada,
mistério de espículas delicadas
com gotas amarelas nas pontas.
Perguntei às nuvens, aos pardais,
às frestas  do muro, às borboletas espevitadas,
ao orvalho, à sombra do mamoeiro,
à seiva da hera, à saliva dos cães escorrida sobre o cimento,
à casca rude do tronco do velho abacateiro,
às formigas, às moscas, à penugem das lagartas:
“Quem fez isto?”
Ninguém se apresentou,
ninguém confessou autoria,
nenhum socorro.
A bola luminosa,
inexplicável,
incompreensível,
trama fina de pétalas filiformes,
continua no fundo do quintal,
soberba.
A fina flor da arte.
A arte da fina flor.
Olhar é padecer alguma aflição.


SUFERO

Formiĝis en la fundo de la korto
rozkolora skulptaĵo,
ia mistero el delikataj stangetoj
kun flavaj gutoj surpinte.
Mi demandis la nubojn, la paserojn,
la sulketojn en la muroj, la malkvietajn papiliojn,
la roson, la ombron de la papajujo,
la sukon de la hedero, la salivon de hundoj falintan sur la cemento,
la krudan ŝelon sur la trunko de la maljuna avokadujo,
la formikojn, la muŝojn, la lanugon de raŭpo:
“Kiu faris tion?”
Neniu sin prezentis,
neniu konfesis aŭtorecon,
nenia helpo.
La luma bulaĵo,
neklarigebla,
nekomprenebla,
subtila plektaĵo de harformaj petaloj,
plu staradas en la fundo de la korto,
fierega.
Fajna, flora arto.
Arta, fajna floro.

Rigardi estas iom suferi.

4 comentários:

  1. Todo belo, desde a fotografia, o poema tem um fecho maravilhoso: Rigardi estas iom suferi. O homem demora a postar, mas quando o faz...

    ResponderExcluir
  2. Tiel bela, kiel ĉi tia preskaŭ neimagebla dia arto estas la rafinita konstrumaniero de l' versoj de tiu belega poemo. Gratulon, Poeto!

    ResponderExcluir
  3. Ĉu ekstere, ĉu ene de la poeto, kie Poezio kuŝas? Ĉu gravas scii, kiu faris tion? 'Fajna, flora arto./ Arta, fajna floro./Rigardi estas iom suferi'. Malfacilas scii, ĉu prozo poeziumas, ĉu poezio proz-stilas, ĉu fotografio nevideblan lumon kaptas, Gravas scii, ke rigardi estas iom suferi, sed samtempe iom gapi, komplete ravita.

    ResponderExcluir
  4. Mi eĉ emas pensi ke tiu dia floro naskiĝis en via propra koro, poeto...
    Dankon!

    ResponderExcluir