segunda-feira, 17 de junho de 2019

APRENDIZADO

Foto PSV - 2018

Foi meu pai que me ensinou a dirigir automóvel.
Nunca aprendi muito bem.
“Quando fizer uma curva, só acelere ao final, nunca no início”, ele dizia.
Seguiram-se muitos aprendizados, todos tributários deste ensinamento primordial.
Nem todos carregados de proteção.
Precários, incertos, dúbios.
Dirigir automóvel não é brincadeira.
Mover-se é perigoso.
O pedal do freio, crucial.
Há sempre a velocidade máxima permitida.
Nunca ultrapasse pela esquerda.
Farol baixo ao cruzar com outro veículo.
Foi meu pai que me ensinou a dirigir a vida.
Nunca aprendi muito bem.


LERNADO

Mia patro instruis al mi stiradon de aŭtomobilo.
Mi neniam lernis tute bone.
“Kiam vi veturos en kurbo, akcelu nur en la fino, neniam en la komenco”, li diris.
Sekvis multaj lernoj, ĉiuj dependaj de tiu origina instruo.
Ne ĉiuj ŝarĝitaj per protekto.
Nesufiĉaj, necertaj, dubaj.
Stiri aŭtomobilon ne estas ludo.
Moviĝi estas danĝere.
La bremsopedalo, la plej grava.
Estas ĉiam maksimuma rapideco permesita.
Neniam preterpasu alian aŭton je la maldekstra flanko.
Malaltan lumon, se oni preterpasas alian veturilon.
Mia patro instruis al mi stiradon de la vivo. 
Mi neniam lernis tute bone.

9 comentários:

  1. Fakte, amiko! Veturi aŭtomobilon estas danĝera! Motorciklu! Jen la solvo! Per motorciklo la vivo estas pli dolĉa! Kuraĝon! Amiko, kuraĝu!

    ResponderExcluir
  2. Laŭ Guimarães Rosa, vivi estas tre danĝere. Tamen pli danĝere estas
    vivi laŭ materiisma filozofio.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Jes. Vivi estas danĝere. Tamen oni estas kondamnitaj vivi... Restas nur la solvo fidi je Tiu, kiu onin kaj ĉion ceteran kreis inkluzive la vivon mem.

      Excluir
  3. Venu miaŭrbe gustumi bonajn vinon, babiladon, kunĉeeston. Lernado daŭras la tutan vivon. Ĝia sekreta nomo estas kunlernado.

    ResponderExcluir
  4. "Kiam la xu estaa preta, la majstro aperas"...

    ResponderExcluir
  5. Bela rakonteto. Mi volas aldoni, ke vivi ja estas danĝera, tamen ne prenu vivon tiom serioze, ĉar neniu ĝis nun sukcesis postvivi ĝin :-)

    ResponderExcluir
  6. Ótima ideia par o poema, a infância. Sempre bom voltar à infância.

    ResponderExcluir