A humanidade durante milênios se dedicou com afinco à destruição
de florestas naturais. Chegou a hora de a natureza cobrar a conta, em forma de
alterações perigosas no clima do planeta. Penosamente, tenta-se replantar as áreas
lesadas.
Chega agora
uma informação importante pela revista “Science Advances”. Após cuidadoso
estudo multicêntrico, concluiu-se que, no mais das vezes, a intervenção humana,
na tentativa de replantar florestas, não é a melhor solução. Quando se cerca e
protege a área contra ações destrutivas (como a presença do homem e do gado, a
pisotear o solo), a regeneração da floresta de dá de modo mais completo, sadio
e barato. Cada hectare de floresta replantada custa entre 1400 e 34000 dólares,
dependendo do local e do método. Por outro lado, o método natural chega a ser
mais eficiente em 34 a 56 por cento. Em relação à população dos vegetais, chega
a ser superior em 19 a 56 por cento.
Claro que
replantar é louvável e desejável. Até porque, em certas situações, a destruição
é tão profunda que não resta outro recurso. Mas em muitos casos, cercar e
proteger pode ser a melhor opção.
Alguns grandes fazendeiros bem
podiam colaborar. Ganharíamos todos, o mundo agradeceria.
LA NATURO
REKONSTRUAS ARBAROJN PLI EFIKE OL LA HOMOJ
Dum la
lastaj jaroj, bela iniciato aperas en tropikaj
landoj, kie senbrida, sovaĝa detruado de
naturaj arbaroj okazas jam de jarcentoj. Kompreneble, la konsekvencoj de tia
detruado estas katastrofa en la medio kaj klimato. Multaj bonintencaj homoj do
sin dediĉas al replantado de arboj en tiuj regionoj. Fakte, en iuj
lokoj, nenia alia rimedo ekzistas, krom tiu pacienca, longa laboro, kiu jam
rikoltis bonegajn rezultojn. Tamen, replantado de arbaroj fare de homoj estas
multekosta kaj peniga afero.
Antaŭ ne longa tempo, brazilaj esploristoj publikigis studaĵon en la revuo “Science Advances” pri tiu temo. Analizinte pli ol cent esplorojn
publikigitajn en la mondo pri la restarigo de arbaroj, ili konstatis, ke plej
ofte la homa interveno estas malpli efika ol naturaj procesoj de rearbarigo.
Tiu zorga revizio de rezultoj ricevis apogon de sciencistoj de diversaj
universitatoj kaj aliaj institucioj en Brazilo kaj eksterlande. Se oni
permesas, ke la naturo mem agadu, tiam la rearbarigoj okazas pli komplete, sane
kaj malmultekoste, ol se homoj aktive intervenas – ili asertas. Homa klopodo
por rearbarigo kostas inter 1400 kaj 34000 dolaroj por ĉiu hektaro, depende de la loko kaj metodo. Valoras la penon fari tion, sed
ne estas facile trovi rimedojn por tio. Tamen, rilate la restarigon de
viv-diverseco, la natura metodo estis
supera je 34 ĝis 56 procentoj. Rilate la vegetaĵaron de la rekreata arbaro, la natura metodo estis supera je 19 ĝis 56 procentoj.
Kompreneble,
la homaj klopodoj mem restarigi arbarojn estas tre meritoplena , ĉar ne ĉiam la naturo mem sukcesas plenumi tion. Tio dependas de
la loko, de pluvo kaj de la grado de detruado. La sciencistoj rekonas, ke en
certaj situacioj, la sola ebleco estas la homa interveno. En aliaj, plej
prudente estas simple ĉirkaŭbari la
rekonstruotan areon, por ne permesi, ke brutoj tretu la grundon aŭ ke homoj malhelpu la laboron de la naturo.
Bienistoj kaj
farmistoj devus esti stimulataj rezervi parton de sia tero por rekonstruado de
naturaj arbaroj. Afero iom pli simpla kaj malmultekosta, en iuj regionoj. Kaj
la tuta mondo dankus tian iniciaton!
(Aŭskultebla en la Esperanta Retradio:
http://esperantaretradio.blogspot.com.br/2017/11/la-naturo-rekonstruas-arbarojn-pli.html?q=la+naturo )
Kiam la homoj decidos audi kaj respekti la naturon, certe la vivkvalito estos alia!
ResponderExcluirDankon, Paulo!
Vi pravas! Urĝas zorgi pri la naturo!
ResponderExcluirGrande notícia! Agora é convencer os russos...
ResponderExcluirEm tempo, a foto deve ser da Serra da Mantiqueira. Quem é o autor?
Excluir