Finalmente, “Com amor, Van Gogh” (ou “Loving, Vincent” chega ao Brasil. Valeu a pena esperar. A produção polonesa e britânica me parece um marco na história do cinema de animação. Trata-se de pura arte.
60000
quadros pintados a mão por mais de 100 artistas, desfilam em quase duas horas
de filme. Uma homenagem e tanto a um
grande gênio que merece de fato todas as homenagens. O respeito é tanto, que os
criadores tiveram a sensibilidade de montar uma história leve e ingênua, que
nunca se sobrepusesse ao homenageado. O entrecho é até curioso. Um filho do
carteiro decide entregar um envelope enviado pelo pintor, que já falecera, a
seu irmão – uma das centenas de cartas escritas por Vincent ao amado Theo.
Chegando à aldeia, começa a interrogar os moradores e descobre que talvez não
tenha havido suicídio, mas homicídio. Afinal, ninguém se mata com um tiro no
abdome.
Durante os
encontros, vão desfilando os maravilhosos quadros do pintor holandês, nascido
em 1853. A delicada técnica de animação os torna vivos e vão desenhando,
afinal, a trágica solidão de uma grande alma incompreendida. Van Gogh deixou
centenas de quadros magníficos e morreu pobre, pois só conseguiu, em
vida, vender um único deles. Começou a pintar aos 27 anos de idade; morreu aos
37.
O filme, afinal, é obrigatório.
Post senpacienca atendado, fine brazilanoj povas spekti la
anoncitan filmon “Kun amo, Van Gogh” (aŭ “Loving, Vincent”). Valoris la peno n
atendi! Ĝi estas pinta atingo de la kinoarto.
La filmo estas produktita de pola kaj brita entreprenoj, kune. La reĝisoroj estas pola Dorota Kobiela kaj brita Hugh Welchman. Ĝi estas “animacia” filmo, tute konstruita per pentraĵoj mane faritaj. Por tio laboris cent dudek pentristoj en diversaj landoj, kiuj plenumis ĉirkaŭ 60000 bildojn, ĉiujn laŭ la stilo de Vincent Van Gogh. Rezultis belega spektaklo de tekniko kaj kolorplena arto.
Temas pri emocioplena omaĝo al la granda artisto. La rakonto estas kurioza. Post la morto de Vincent, lia amiko, leterportisto, restis kun unu lia letero adresita al la frato Theo, kiun oni neniam transdonis. La filo de la leterportisto decidas mem veturi al la vilaĝo, kie la pentristo vivis kaj mortis, por transdoni la leteron. Tie, li ekkonas la enloĝantojn kaj enketas pri la morto de la artisto. Ĉu efektive li sin mortigis? Aŭ eble iu murdis lin? La rakonto mem estas iom naiva kaj ne plene kontentiga kiel detektivhistorio. Oni baldaŭ konstatas, ke ĝi estas nura senpretenda preteksto por montri kaj vivigi la arton de la granda Van Gogh. Diversaj scenoj komenciĝas per liaj famaj pentraĵoj, kaj la figuroj eliras el la pentrita sceno en la filmon mem. Intertempe, oni perceptas la tragikan solecon de geniulo, kiu vivis mizere, ĉiam kun la deziro montri al la mondo, ke li havas ion por esprimi per la sola rimedo al li ebla: lia mirinda pentroarto.
Mi opinias, ke la filmo plene atingis sian celon. La rezulto estas vera plezuro por la okuloj kaj por la spirito.
Vincent Willem Van Gogh naskiĝis en Nederlando, en la jaro 1853. Li komencis pentri kiam li estis 27-jara. Li intense sin dediĉis al sia arto: ĉirkaŭ 800 pentraĵojn li lasis, sed nur unu li sukcesis vendi. Fakte, nur post lia morto oni plene rekonis lian valoron kaj la fakton, ke li estis unu el la pioniroj de moderna arto. Li havis fortan emocian ligon kun sia frato Theo, al kiu li skribis centojn da leteroj. Theo multe helpis lin finance kaj morale. Vincent estis soleca homo kun nestabila mensa stato. Li sin mortigis kiam li estis 37-jara. Li plene meritas la omaĝon faritan per la bela filmo “Kun amo, Van Gogh”.
https://www.youtube.com/watch?v=0IvlYHSXg24

(Aŭskultebla per la Esperanta Retradio:
http://esperantaretradio.blogspot.com.br/2017/12/van-gogh-per-60-mil-bildoj.html
)
Preciso ver! Ótima resenha.
ResponderExcluirKoran dankon, Paulo.
ResponderExcluirKiel cxiam viaj kunlaboroj ricxigas nin.
Koran dankon, Paulo.