Corvos são tão inteligentes quanto símios – afirma a
revista Science. Aventa-se mesmo a
hipótese de que tenha existido um ancestral comum. Diante de uma situação em
que recebem uma recompensa, chegam a abrir mão de um ganho inicial quando lhes
é dado um instrumento que permita escolher uma recompensa maior, embora
posterior. Significa capacidade de planejamento. Além disso, têm uma memória
extraordinária.
Outras aves
usam instrumentos para seus fins. Certo abutre egípcio joga pedras para quebrar
ovos. Há garças que usam iscar para pescar. Já documentaram
um grou canadense a se enxugar com um pedaço de pano. E um pica-pau que usa uma vasilha para
transportar e ingerir mel. Na África existe um tipo de águia que atira objetos
em inimigos. E na Austrália um romântico passarinho enfeita o ninho com conchas
e pedrinhas para atrair a fêmea.
Mas o
máximo de requinte, em termos de estratégia, é a de corvos, no Japão, que jogam
nozes no asfalto de uma rua movimentada e ficam esperando o sinal de pedestre
abrir para ir buscar os fragmentos que os carros quebraram, ao passar.
Um
testemunho pessoal: eu mesmo vi (ninguém me contou) uma calopsita que assoviava
o hino do Esperanto.
INTELIGENTAJ
BIRDOJ
La
konata revuo Science publikigis studaĵon pri la inteligenteco de korvoj. Lastatempaj esploroj montras, ke ili
havas cerban kapablon ekvivalentan al tiu de simioj, nome ĉimpanzoj kaj orangutanoj.
Impresa
estas la konduto de korvoj, kiam temas pri problemoj solvendaj por ricevo de
premioj. Oni montris, ke ili povas rezigni pri tuja rekompenco, favore al pli
bona rekompenco en posta momento. Tio
signifas, ke ili kapablas plani, antaŭvidi okazaĵojn, cele al pli alta valoro. Tion
la sciencistoj taksas kiel inteligentecon similan al tiu de kvarjara infano.
Ekzemple,
oni instruis al korvoj kiel malfermi skatolon, por havigi premion. Ĉi tion ili facile
lernas. Tamen, kiam oni proponis al ili alternativan instrumenton, per kiu ili
povus malfermi skatolon post certa tempo kaj ricevi pli valoran rekompencon,
ili nepre elektis ĉi tiun lastan eblecon. Kiam oni submetis kvarjarajn
infanojn al simila situacio, nur duono de ili elektis la prokrastitan premion.
Korvoj tion decidis jam ekde la unua provo – do ne temas pri akirita kutimo.
Ankaŭ la memorkapablo de korvo estas fortega. Dum unu tuta monato ĝi kapablas rememori la vizaĝon de homo, kiu trompis ĝin.
Sciencistoj
supozas, ke antaŭ milionoj da jaroj ekzistis ia prabesto kun komunaj
trajtoj de simioj kaj korvoj – jen la klarigo pri ilia inteligenteco. Fakte, cerboj de iuj birdoj havas relative
grandan kvanton da neŭronoj, kompare kun tiuj de mamuloj. Ankaŭ papagoj estas tiel bone provizitaj per cerba kapablo.
Dum
la lastaj jaroj, diversaj studoj montris, ke pluraj birdoj estas tre
inteligentaj kaj povas uzi “ilojn” por siaj celoj. Egipta vulturo, ekzemple, ĵetas ŝtonojn sur ovojn por rompi iliajn ŝelojn. Mevoj uzas allogaĵojn por kapti fiŝojn. Oni vidis kanadan gruon, kiu uzis tolaĵon por sin
sekigi! Ekzistas pego, kiu uzas ujon por
transporti kaj manĝi mielon. Kaj afrika aglo, kiu ĵetas objektojn por ataki alian individuon. Tre kurioza estas la konduto de
eta aŭstralia birdo, kiu ornamas la “plankon” de sia nesto per
koloraj konkoj, ŝtonetoj kaj semoj, por allogi femalon. Ĉi tiu lasta birdo konstruas ellaboritan arkitekturaĵon por fari la neston pli agrabla.
Siavice,
korvoj havas strategion por rompi nuksojn. En Japanujo, oni vidis, ke ili
staras sur altaj dratoj, super trafikplena strato, kaj de tie ili ĵetas la nukson sur la asfalton, tiel ke ĝi rompiĝas sub radoj de aŭtomobiloj. Poste, la birdoj pacience
atendas la verdan semaforon por piedirantoj kaj malsuprenflugas por preni la
grajnerojn. En Nov-Kaledonio, korvoj fabrikas per folioj specojn de hokoj por
kapti larvojn.
Observado
de la naturo estas instrua kaj fascina. Estas interese konstati, ke
inteligenteco kaj kreemo ne estas apartaj trajtoj de homoj.
(Ĉi tiu artikolo estas aŭskultebla per
Dankon, kara Paulo.
ResponderExcluirAlia valora kontribuo al la kompreno pri la leĝo de la evolucio oni povas legi en la verko de Roger Fouts, "Next of kin - What chimpanzees have taught me about we are", tradukita en la portugalan: "O Parente mais Próximo".
Dankon! mi publikigos ĉi tiun artikolon ankaŭ en Turka Stelo revuo.
ResponderExcluirBela crônica, especialmente para quem se interessa por comportamento animal. Escrita requintada, como sempre.
ResponderExcluirSankta Francisko el Asizo instruis al ni, ke la bestoj estas niaj malgrandaj fratoj...
ResponderExcluirMuito boa a percepção do Paulo e a riqueza das palavras para contar esta história, de forma direta e objetiva. Gostei muito e ponho-me a pensar na associação que fazemos dos pássaros com a liberdade: não apenas o movimento, mas as ações.
ResponderExcluir