Neste ano de 2018, Leonard Berstein, um dos maiores artistas
do século XX, faria cem anos. No Brasil, sua “missa” vai ser apresentada pela
primeira vez.
Fala-se
muito de sua vida particular. Prefiro destacar sua genialidade como compositor,
maestro, pianista, produtor de eventos e até pedagogo. Dedicou parte de sua
vida aos jovens, para os quais promovia concertos e escreveu textos didáticos.
Esteve além
da maniqueísta divisão entre o clássico e o popular. Com formação universitária
rigorosa, estava livre para produzir música leve e brilhante. Percorreu temas
bíblicos, judeus, litúrgicos, musicais para o palco, música para cinema. Usou
recursos jazísticos e se tornou celebridade com West Side Story, que brilhou no palco e na tela, inspirado em Romeu
e Julieta. Deixou um punhado de canções inesquecíveis. Para quem quisesse
profundidade reflexiva, deixou a magnífica sinfonia “A Idade da Ansiedade”, de
1947, baseada num poema de Wynstan Auden, em que o piano se funde às orquestra
de maneira magnífica.
Viajou pelo
mundo, levando arte e carisma.
Leonard Berstein deixou sua marca.
JUBILEO DE LARĜMENSA ARTISTO
En ĉi tiu jaro 2018 oni rememoras la naskiĝon de granda artisto. En 1918 naskiĝis la usonano Leonard Berstein, kiu
estis unu el la plej eminentaj muzikistoj en la XX-a jarcento. Omaĝe al li, oni programis ĉi-jare en Brazilo prezenton de lia
“meso”, kio neniam antaŭe okazis en ĉi tiu lando.
Laŭ diversaj aspektoj, li estis muzikisto
kun tre forta personeco. Rilate al lia
privata vivo, oni ofte multon komentas, sed ĉi tiu aspekto ŝajnas al mi malpli signifa ol lia libera spirito kiel artisto. Li estis pianisto, dirigento, komponisto,
produktanto de eventoj kaj por tiel diri pedagogo. Fakte, li dediĉis grandan parton de sia energio al la
junularo. Li proponis koncertojn al
junula publiko kaj verkis edukajn tekstojn tiucele.
Ekzemplo de
lia larĝa koncepto pri
muzika arto estas tio, ke li ofte transpasis teoriajn limojn inter “klasika”
kaj “popola” muziko. Kvankam li plenumis severan lernadon en universitata
nivelo, lia muziko estis “flora”. Liaj temoj por arta verkado estis ampleksaj:
bibliaj temoj, meso, ĵazaj ritmoj, juda liturgio, modernaj “operetoj”, kinomuziko. Li lasis
komponaĵojn, kiuj fariĝis modernaj klasikaĵoj. Ni menciu du el ili:
La unua
estas eble lia plej konata verko: “Rakonto el la Okcidenta Regiono” (West Side Story), opereto (1957), kiu
fariĝis filmo lanĉita en 1961. Ĝi enhavas amhistorion lokitan en
Novjorko, kie batalas inter si du rivalaj stratbandoj – inspirita je la dramo
de Ŝekspiro, “Romeo
kaj Julieta”. Kelkaj kanzonoj en tiu
verko fariĝis tre popularaj.
La dua estas
simfonio “La Aĝo de Anksio”, el
1947. Sentoplena verko, kies movimentoj estis inspiritaj je la samnoma longa
poemo de la angla aŭtoro Wynstan Auden. En tiu verko, la piano sonas forte, kiel parto de la
orkestro mem, en tute neordinara maniero. Ankaŭ ĝi enhavas ĵazajn elementojn.
Kiel
dirigento, Berstein staris antaŭ la plej gravaj orkestroj. Li portis sian brilan muzikon al la mondo dum
siaj multaj ekskursoj. Li estis ne nur talenta, sed karisma. Pro tio, li ricevis amason da premioj kaj
estas rekonata unuanime kiel eminenta artisto el la pasinta jarcento.
(Ĉi tiu artikolo estas aŭskultebla
per
Vi pravas, kara Amiko. Li estas grava muzikisto. Mi diras "estas" ĉar mi certas, ke li daŭrigas sian geniecon en alia dimensio de la Vivo.
ResponderExcluirKion diri? Nur danki al li pro dividi kun cxiuj ni la singularan talenton!
ResponderExcluirVer facte!
ResponderExcluirHomenagem mais que merecida a este grande artista!
ResponderExcluirNi varme aplaŭdu tiun mirindan artiston!
ResponderExcluir