terça-feira, 11 de dezembro de 2018

PARALELOS



1.Nesta primeira quinzena de dezembro de 2018 o mundo lembra e celebra os 70 anos da Declaração Universal dos Direitos do Homem. Também o Brasil e todos os brasileiros, supostamente. O documento, um dos mais importantes na história da Humanidade, traz em seu primeiro artigo duas frases simples e impactantes:
“Todos os seres humanos nascem livres e iguais em dignidade e em direitos. Dotados de razão e consciência, devem agir uns para com os outros em espírito de fraternidade.”

2.Nesta primeira quinzena de dezembro de 2018, o Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística publicou dados referentes à população brasileira: durante o ano de 2017, no Brasil, acrescentaram-se 2 milhões de pessoas em estado de pobreza, aos 52 milhões da estatística anterior. Significa que agora são 54 milhões de brasileiros que têm que sobreviver com 400 reais por mês. Uma boa porcentagem deles, com menos de 200 reais. Vale dizer: em cada quatro de nós, um é pobre (o que é dizer muito pouco!) ou miserável.
Parece que falta acrescentar a palavra “nem” à primeira frase da festejada Declaração Universal dos Direitos do Homem.


PARALELE

1.En ĉi tiu unua duono de decembro 2018, la tuta mondo rememoras kaj celebras la 70-an jubileon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Ankaŭ Brazilo kaj ĉiuj brazilanoj, supozeble. Tiu dokumento, unu el la plej gravaj en la historio de la Homaro, enhavas en sia unua artikolo du frazojn simplajn kaj frapajn: 
Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.”

2.En ĉi tiu unua duono de decembro 2018, Brazila Instituto de Geografio kaj Statistiko publikigis datumojn koncernantajn al la brazila loĝantaro: dum la jaro 2017, en Brazilo, aldoniĝis du milionoj da homoj en stato de malriĉeco, al la 52 milionoj en la antaŭa statistiko. Tio signifas, ke nun 54 milionoj da brazilanoj devas vivi per 400 realoj (proksimume 110 dolaroj) monate. Granda parto de ili, per malpli ol 200 realoj. Alivorte: el kvar homoj inter ni, po unu estas malriĉa (tro senforta adjektivo!) aŭ mizera.
Ŝajne, mankas aldoni la vorton “ne” al la komenco de la unua frazo de la prifestata Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

5 comentários:

  1. Jen ĝi estas aserto bazita sur dokumentoj.
    Bedaŭrinde, tio estas vangfrapa realaĵo!
    Mi samesence rememoras, ke iu profesoro en Jur-Fakultato ŝerce instruis al ni antaŭ muuuultaj jaroj, dirante: "Ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo, escepte de la malegalaj“.

    ResponderExcluir
  2. Alude al alia tre konata frazo oni povus diri ke “kelkiuj estas pli egalaj ol aliaj.

    ResponderExcluir
  3. Legante vian artikolon mi pensis pri la situacio de tiuj homoj kiuj estas trudataj forlasi la propran landon kaj peti sxirmon al aliaj landoj, kiuj ne cxiam respektas tiun krudan realajxon..
    Cxu ne estus la momento verki alian dokumenton?

    ResponderExcluir
  4. Trafa artikolo pri la malhumana vivkondiĉo de ne nur de brazilanoj sed de la tuta homaro!

    ResponderExcluir