Em tempos de efervescência
política, não custa lembrar que nem tudo é novo sob o sol. Talvez ajude a
acalmar os ânimos.
Na Capela Real, em 1650, o Padre
Antonio Vieira falava, inflamado, sobre o Dia do Juízo Final e sobre o
julgamento que haveria. Entre muitos pecados e pecadores, anunciava ele:
“Sabei, cristãos, sabei, príncipes, sabei, ministros, que se vos há de
pedir estreita conta do que fizestes; mas muito mais estreita do que deixastes
de fazer. Pelo que fizeram, se hão-de condenar muitos, pelo que não fizeram,
todos. As culpas por que se condenam os reis são as que contêm nos relatórios
das sentenças: lede agora o relatório da sentença do Dia do Juízo e notai o que
diz: Discedite a me, maledicti, in ignem
aeternum: Ide, malditos, ao fogo eterno. E porquê? Non dedistis mihi manducare, non dedistis mihi potum, no collegistis
me, non cooperuistis me, non visitastis me. Cinco cargos, e todos omissões:
porque não destes de comer, porque não destes de beber, porque não recolhestes,
porque não visitastes, porque não vestistes. Em suma, que os pecados que ultimamente
hão-de levar os condenados ao Inferno, são os pecados da omissão.”
É pena que os políticos já não
leiam Vieira. Ou leem, mas não temem Juízo. Ou temem, mas se acham acaso acima
dele.
IOM DA VIEIRA* NE ESTUS MALOPORTUNE
En tempo de politika bolado, indas rememori, ke ne ĉio estas nova
sub la suno. Eble ĉi tio helpas trankviligi la animojn.
En la Reĝa Kapelo, en la jaro 1650, Pastro Antonio Vieira flame
parolis pri la Tago de la Lasta Juĝo kaj pri la okazonta juĝo. Inter multaj
pekoj kaj pekantoj, li anoncis:
“Sciu, kristanoj, sciu, princoj, sciu, ministroj, ke oni petos de
vi striktan klarigon pri tio, kion vi faris; sed multe pli striktan pri tio,
kion vi ne faris. Pro tio, kion ili faris, kondamniĝos multaj, pro tio, kion
ili ne faris, kondamniĝos ĉiuj. Kulpoj pro kiuj oni kondamnas reĝojn estas
tiuj, kiuj sidas en la raportoj de verdiktoj: nun legu la raporton de verdikto
en la Tago de la Lasta Juĝo kaj atentu, pri kio ĝi diras: Discedite a
me, maledicti, in ignem aeternum: Iru,
malbenitoj, en la eternan fajron. Kaj kial? Non dedistis mihi
manducare, non dedistis mihi potum, no collegistis me, non cooperuistis me, non
visitastis me. Kvin taskoj,
kaj ĉiuj neplenumitaj: ĉar vi ne donis manĝi, ĉar vi ne donis trinki, ĉar vi ne
akceptis, ĉar vi ne vizitis, ĉar vi ne vestis. Resume, la pekoj, kiuj fine
kondukos la kondamnitojn al la Infero, estas la pekoj pro nefarado.“
Bedaŭrinde, politikistoj jam ne legas
Vieira. Aŭ ili legas, sed ne timas juĝon. Aŭ timas, sed supozas, ke ili staras
super ĝi.
*Pastro Antonio Vieira
(1608-1697)
estis portugala jezuito, kiu vivis iom da tempo en Brazilo.
Liajn predikojn oni
konsideras klasikaĵoj en la portugala lingvo.
Li defendis indianojn kaj judojn, kaj pledis por forigo de
sklaveco.
Oportuníssimo o texto. Paulo termina à moda de Vieira, encadeando raciocínio e frases. Muito Bom!
ResponderExcluirNur talentaj verkistoj sukcesas tiel brile argumenti laŭ la baroka stilo de Pastro Antonio Vieira! Varmajn aplaŭdojn, Paulo!
ResponderExcluirLegi Vieira jam estas bona defio, sed legi tiun talentan pastron en Esperanto, jen senkompara afero.
ResponderExcluirBela krstnaska donaco.
Dankon!
Treege oportuna teksto! Kaj politikistojn-vekiga. Sed ne nur politikistojn, ankaŭ onin ĉiujn vekiga...
ResponderExcluirBrila traduko.