domingo, 10 de dezembro de 2017

A MIOPIA CRESCE NO MUNDO

    
Foto P.S.V. 2017        

Uma estranha epidemia percorre o mundo. Aumenta drasticamente o numero de míopes, em toda parte.  Na Ásia Oriental, quase 90 por cento dos estudantes são míopes, quando terminam seus estudos.  Entre 1920 e 1080 a quantidade deles dobrou. E atinge quase metade dos europeus entre 25 e 29 anos de idade. É uma multidão.
            A pergunta é: por que?
            Genética, apenas? Não parece. Excesso de leitura e computadores? 
            De fato, a incidência é o dobro quando se comparam os que terminam a universidade com os que param de estudar aos 16 anos. No entanto, a tela do computador não pode ser incriminada, quando se sabe que o grande aumento de casos se deu na primeira metade do século 20.
            Os pesquisadores apresentam uma hipótese curiosa. Notaram que a miopia atinge com mais força as pessoas que não vivem ao ar livre. Os que usufruem de largos horizontes, pelo menos algumas horas por dia, são menos atingidos. Qual será a explicação? Benefício da luz solar natural? Será que o olho humano necessita de visão à distância, outrora tão necessária para a caça, por exemplo? Ou será deficiência de vitamina D, que a luz solar fornece?
            Seja qual for, manda a prudência que voltemos aos largos horizontes e à claridade do dia. 


MIOPECO KRESKAS EN LA MONDO

Stranga epidemio okazas en la mondo, pri kiu oni ne tre atentas. Alarme kreskas la kvanto da miopaj homoj, precipe en orientaj landoj. En sudorienta regiono de Azio, preskaῠ 90 procentoj el la studantoj estas miopaj, kiam ili finas sian studadon. Inter la jaroj 1920 kaj 1980 la kvanto da kazoj duobliĝis. Kaj same pri preskaῠ duono el la eῠropanoj en la aĝoj inter 25 kaj 29 jaroj. Tio signifas milionojn da personoj.

La demando estas: kial?
  
Miopeco estas okuldifekto kun forta genetika kaῠzo, sed tio ne klarigas ĝian fortan kreskadon dum la lastaj cent jaroj. Miopuloj ne sukcesas bone vidi malproksimajn objektojn; ĉi tiuj aperas al ili kun malprecizaj konturoj, kiel se eksterfokusaj. Unu tuja ekspliko estas la tro ofta kaj intensa uzado de okuloj por legado kaj komputilumado. Fakte, oni trovis drastan diferencon inter homoj, kiuj finis universitatan studon, kompare kun tiuj, kiuj ĉesigis studadon je la 16-jara aĝo – la kvanto estas duobla en la  unua grupo. Tamen, nur komputilumado ne klarigas la kialon de tiu epidemio, ĉar granda pliiĝo de kazoj okazis en la komenco de la 20-a jarcento, antaῠ la invento de komputiloj.
  
Unu neatendita faktoro aperis en la datumoj de esploristoj.  Okazado de miopeco atingas multe pli ofte homojn, kiuj malofte vivas en libera aero. Alivorte, kiuj ĝuas po kelkaj horoj en ĉiu tago en kampoj kaj parkoj (kun vastaj horizontoj), tiuj suferas malpli ofte de miopeco, ol tiuj, kiuj vivas konstante enfermitaj en ĉambroj. Oni ankoraῠ ne scias la kaῠzon de tia rilato. Ĉu temas pri bonfaro de la hela lumo de suno? Ĉu la homaj okuloj nature bezonas rigardadon al foraj objektoj (iam utilan por ĉasado, ekzemple)? Ĉu la kaῠzo estas manko de vitamino D, kiun transdonas la suna lumo? Mankas ankoraῠ precizaj klarigoj, sed provizore estas rekomendinde, ke ni kaj niaj infanoj  pasigu almenaῠ kelkajn horojn sub libera ĉielo, ĉiutage.
  
Miopeco postulas okulvitrojn, kontaktolensojn aῠ kirurgion. Ĝi pliigas la riskon de retinaj difektoj laῠ la pasado de la tempo. Pro pli granda nombro da miopuloj, en la nuna tempo, eble pliiĝos la kazoj de blindeco en la  mondo, estontece. Tio signifas, ke oni devas laῠeble preventi. Probable ĝi estas unu plia alvoko al la homaro, ke oni zorgu pli bone pri la naturmedio kaj ĝuu pli ofte kontaktadon kun ĝi.
(Aŭskultebla per la Esperanta Retradio:




4 comentários:

  1. Também gostei, curiosa notícia. De minha parte, sou míope desde os 11 anos, e naquela época nem sonhávamos com computadores! E olhávamos as paisagens...

    ResponderExcluir
  2. Vi ĉiam regalas al ni per interesaj novaĵoj. Dankon!

    ResponderExcluir